Frank J. Sprague | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1857 en Milford |
Morto | 25-an de oktobro 1934 (77-jaraĝa) en Usono |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Usona Mararmea Akademio (–1878) Drury High School (en) |
Okupo | |
Okupo | inventisto entreprenisto |
Frank Julian SPRAGUE (25a de julio, 1857 en Milford, Konektikuto – 25a de oktobro, 1934) estis usona ŝipoficiro kaj inventisto kiu kontribuis al la disvolvigo de la elektra motoro, la elektra fervojo, kaj de elektraj liftoj. Liaj kontribuoj estis speciale gravaj por helpi urban disvolvigon pere de la pliampleksigo de la grando kiun urboj povas racie atingi (pere de pli bona transportado) kaj per ebligo de pli granda koncentrigo de negocoj en komercaj areoj (pere de la uzado de elektraj liftoj en nuboskrapuloj).[1] Li iĝis konata kiel la "Patro de Elektra Transporto".
Sprague, nome kompetenta matematikisto, estis dungita de Edward H. Johnson kaj aliĝis al la organizo de Edison en 1883. Unu el la kontribuoj de Sprague al la laboratorio de Thomas Edison en Menlo Park estis etendi la matematikajn metodojn de Edison.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search